# Paŝoj al Plena Posedo, Paŝo 13 # by William Auld, Sesa Eldono, ISBN 963 571 274 # Version 1.0 # Paul Denisowski (paul@denisowski.org) ADEKVATA : egalvalora ADEPTO : homo, kiu akceptis iun doktrinon AGNOSKI : rekoni AKTUALA : nuntempa ANALIZI : esplori detale ion APLIKI : uzi por speciala celo ARGUMENTO : rezona pruvo ARKAISMO : io malnoviĝinta ASOCIO : grava societo ATOMO : plej malgranda materiero AVANGARDO : grupo, kiu iras la unua BAZO : esenca principo BREMSO : haltigilo CIRKONSTANCO : fakto rilate iun situacion DEDIĈI : plene fordoni al DEFINITIVA : decida, finofara DEKADENCO : iompostioma ruiniĝo DEKLARACIO : oficiala anonco aŭ sciigo DEMAGOGIO : popolekscita agado de potencavidaj politikistoj DEMOKRATO : iu, kiu kredas priegalrajteco de ĉiuj homoj DISKRIMINACIO : maljusta distingado DISKUTI : interargumenti DISTINGI : rimarki diferencon inter homoj aŭ ideoj DIVERĜI : malproksimiĝi unu de la alia DOKTRINO : akceptata principaro EFEKTIVA : reale ekzistanta EKONOMIO : administrada sistemo, ŝparado EKSPLODI : diskrevi EKZAKTA : severe preciza ELITO : elektitaro EMOCIO : kortuŝo EVOLUI : disvolviĝi FANATIKA : blinde fervora FANTAZIO : kaprica imagado FLAGO : simbola tolaĵo FLEGI : prizorgi (ekz-e malsanulon) GRAMATIKO : reguloj aŭ studado de iu lingvo ĜENERALA : rilata al tutaĵo aŭ plimulto HIMNO : religia kanto ĤAOSO : kompleta ordomanko IMPETI : antaŭenĵetiĝi IMPULSO : ekpuŝo INDIVIDUO : unuopa persono aŭ estaĵo INERTA : senenergia, nemoviĝema INFORMI : doni sciigojn aŭ klarigojn INSIGNO : distingiga signo INSTANCO : decidkapabla aŭtoritato INVERSA : estanta en mala direkto KALKULI : nombri, konsideri KARAKTERIZI : montri ies karakteron KLERA : instruita KOALICIO : kunligo de diversaj interesoj por komuna celo KOHERA : kunteniĝanta KOMPLOTO : sekreta aranĝo por malicaj celoj KOMPROMISO : interkonsento de konfliktaj interesoj KONFLIKTO : aktiva malkonsento KONKRETA : reale perceptebla, palpebla KONTRIBUI : doni sian parton al komuna afero KONVENCIO : akceptita moro KONVINKI : akceptigi per pruvoj KOREKTI : ĝustigi eraron KRIBRI : apartigi pli delikatajn erojn KRIZO : grave danĝera momento KULTO : kvazaŭreligia adorado LIMO : loko, kiu difinas la ekstremon de io MEDIO : fizika aŭ spirita ĉirkaŭaĵo MENSO : la spirita, nekorpa parto de homo METODO : maniero atingi iun celon MISTIKO : emo kredi je misteraj malklaraj kaj nepruveblaj kaŭzoj kaj efikoj MODIFI : parte ŝanĝi MONOLINGVISMO : doktrino pri unu komuna lingvo por ĉiuj NEOLOGISM : nova vorto NETA : nekonfuza kaj preciza NIVELO : grado de alteco NUTRI : doni manĝaĵon aŭ spiritan subtenon OBJEKTIVA : senpartia PACIENCO : eco trankvile atendadi PARALELA : egaldistanca laŭlonge PERCEPTI : koni per la sentorganoj PERFEKTA : tute senmanka PERIODO : difinita tempodaŭro PESI : mezuri la pezon PIONIRO : homo, kiu pretigas la vojon PLANO : antaŭe decidita aranĝo por fari ion POLILINGVISMO : plurlingvisma doktrino PONTO : konstruaĵo por transiri super io POTENCO : kapablo trudi sian aŭtoritaton POZITIVA : nepre certa PRAKTIKA : realigebla PROGRESI : disvolviĝi antaŭen PROJEKTO : proponata ideo PROTOTIPO : la unua, laŭ kiu ĉiuj postaj kreiĝas PROVIZORA : portempa PULSO : korbatado PUŜI : preme delokigi RACIO : kapablo koncepti principojn RASO : grupego da homoj samdevenaj REKOMENDI : favore atentigi pri io RELIEFO : atentiga distingeco REVOLUCIO : subita grava ŝanĝiĝo REZULTO : logika sekvo ROLO : agado aŭ funkcio (ekz-e de aktoro) RUTINO : kutimo, kiun oni daŭre kaj senpense ripetadas SEKTO : aro da personoj aliĝintaj al stranga doktrino SENTIMENTALA : havanta romantikan sentemon SINONIMO : vorto samsignifa SINTEZO : sistemiga rezonado SKIZO : rapida desegno SOLIDARA : respondeca ĉiuj pri la aliaj STADIO : difinita grado de evoluo STATI : esti en certa kondiĉo STREBI : energie streĉi la fortojn ŜANCELI : malfirmigi TAKSI : difini la valoron de io TAVOLO : parto de la socio konsiderata kompare kun pli superaj kaj pli malsuperaj partoj TENDENCO : daŭra inklino al io TEZO : scienca aserto TRADICIO : ideo transdonita de pli fruaj generacioj TRADUKI : transigi de unu lingvo en alian TRENI : pene tiri post si UEA : Universala Esperanto Asocio # end